Saltu al enhavo

PSR B1257+12 B

El Vikipedio, la libera enciklopedio
PSR B1257+12 B
ekstersunsistema planedo • nekonfirmita ekstersunsistema planedo
Komparo inter la grandoj de la planedo, la Tero kaj Neptuno.
Gepatra stelo
Stelo PSR B1257+12
Spektroklaso Pulsaro
Konstelacio Virgo
Rekta ascensio (α) 13h 00m 01s
Deklinacio (δ) +12° 40′ 57″)
Distanco 980 lj
300 pc
Maso 1,4 M
Orbitaj elementoj
Granda duonakso (a) 0,36[1] AU
Discentreco (e) 0,0186 ± 0,0002[1]
Orbita periodo (P) 6,5419 ± 0,0001[1] tagoj
Argumento de la periastro (ω) 250,4 ± 0,6º [1]
Tempo de la periastro (T0) 2.449.768,1 ± 0,1[1] Juliaj tagoj
Klinangulo (i) 53º ± 4º [1][noto 1]
Fizikaj ecoj
Maso (m) 4,3 ± 0,2[1] M
Informo pri malkovro
Dato 22-an de januaro, 1992
Malkovristoj Aleksander Wolszczan
Metodo Pulsar-mezurado
Loko Pollando Pollando
Situacio Publikigita
vdr

PSR B1257+12 B estas ekstersunsistema planedo je 980 lumjarojn ĉe la konstelacio de Virgo. PSR B1257+12 B estis la unua planedo malkovrita ekster nia Sunsistemo, kaj estas la dua plej proksima objekto ĉirkaŭ la pulsaro PSR B1257+12. Ĝi troviĝas je distando de 0,36 AU de la pulsaro kun orbita periodo de proksimume 66 tagoj. Ĉi tiu planedo estas proksimume kvar oble pli granda ol la Tero.

Ĉar la planedoj B kaj C havas tre similajn masojn kaj orbitas tre proksime unu de la alian, ili kaŭzas mezureblajn perturbojn sur iliaj orbitoj. Kiel esperite, tiuj perturboj estis detektita kaj pruvis la ekziston de ambaŭ planedoj. Ankaŭ permesis precize mezuri kaj la mason kaj la klinangulon de ambaŭ planedoj. La planedo konsideratas supertero.

La planedoj ĉirkaŭ PSR B1257+12 estas nomitaj de A ĝis D (laŭ la proksimeco al la stelo). La planedoj ĉirkaŭ PSR B1257+12 estas nomumita de A ĝis D (laŭ la proksimeco al la stelo). La kialo por ke ili ne uzu la saman nomenklaturon kiel la aliaj ekstersunsistemaj planedoj estas ke ili estis la unuaj ekstersunsistemaj planedoj malkovritaj, kaj tiam la nomenklaturo ne estis difinita. Krome, ili estis malkovritaj ĉirkaŭ pulsaro, kaj tial la planedoj prenis la majusklajn literojn "B" kaj "C" (simile al nuntempa nomenklaturo). Kvankam ĉi tiuj pulsaraj planedoj ne estis renomitaj laŭ oficiala nomenklaturo, iuj faris la ŝanĝon.

  1. La metodo uzata por determini la klinangulon ne permesis malkovri ĉu la movo de la planedo estas en la direkto de la horloĝo aŭ kontraŭhorloĝa. La alternativa valoro de la klinangulo estas 127 ± 4°.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 Konacki, M., Wolszczan, A. (2003). “Masses and Orbital Inclinations of Planets in the PSR B1257+12 System”, Astrophysical Journal ("astrofizika ĵurnalo")' 591 (2), p. L147–L150. doi:10.1086/377093.  Arkivigite je 2020-01-04 per la retarkivo Wayback Machine

Literaturo

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]