Mathew Brady
Mathew Brady | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Mathew Brady Brady |
Naskiĝo | 18-an de majo 1822 en Kantono Warren |
Morto | 15-an de januaro 1896 (73-jaraĝa) en Manhatano |
Mortokialo | Bright's disease (en) |
Tombo | Kongresa Tombejo |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Subskribo | |
Okupo | |
Okupo | fotisto fotoĵurnalisto militfotografisto ĵurnalisto |
TTT | |
Retejo | http://www.mathewbrady.com |
Mathew B. Brady (ĉ. 1822 – 15a de januaro, 1896) estis unu el la plej fruaj fotografistoj en la historio de Usono, plej bone konata pro siaj scenoj de la Usona Enlanda Milito. Li studis kun la inventisto Samuel F. B. Morse, kiu estis pioniro de la tekniko de dagerotipo en Usono.
Verkaro
[redakti | redakti fonton]Brady malfermis sian propran studion en Novjorko en 1844, kaj faris fotojn de Andrew Jackson, John Quincy Adams, kaj Abraham Lincoln, inter aliaj publikaj figuroj.
Kiam ekis la Enlanda Milito, lia uzado de movebla studio kaj malhela ĉambro ebligis vivecajn batalkampajn fotojn kiuj portis al hejmojn la realon de la milito por la publiko. Ili kaptis milojn da militscenoj, same kiel portretojn de generaloj kaj politikistoj de ambaŭ flankoj de la konflikto, kvankam plej el ili estis vere faritaj de liaj helpantoj, pli ol de Brady mem.
Post la milito, tiuj fotoj eksmodiĝis, kaj la registaro ne aĉetis la originalajn kopiojn kiel ili promesis. La riĉo de Brady subite malpliiĝis kaj li mortis ruinigita.
Galerio kaj rilataj bildoj
[redakti | redakti fonton]-
Brady kun sia edzino Juliet Handy Brady (antaŭe maldekstre) kaj sia fratino Ellen Brady Haggerty (antaŭe dekstre).
-
Generalo David Emanuel Twiggs; rilata bildo ankaŭ de Brady troviĝas en la retejo de la George Eastman House Collection.[1]
-
Brady, post sia reveno el la Unua Batalo de Bull Run[2]
-
Skanaĵo de foto-plato titolita Agnew de Brady. (Ŝajne Dro Cornelius R. Agnew de la Usona Saniga Komisio)[3]
-
Usona poŝtmarko de Abraham Lincoln bazita sur portreta foto fare de Brady.
-
Fotomodeloj de la mezo de la 19a jarcento nome "Brady stand" por brakapogilo.
-
Tombo de Brady en la Congressional Cemetery
-
Origina tomboŝtono de Brady (notu eraran mortojaron)
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Museum, George Eastman (10a de junio 2015). [1] Alirita la 31an de aŭgusto 2019.
- ↑ Sub la longa mantelo, li portas sabron ricevitan el la Novjorkaj Fajrzuavoj. Kvankam Brady estis fotita portanta glavon kaj asertis ke li ricevis la armilon en la Unua Batalo de Bull Run el la 11a Novjorka Volontula Infanteria Reĝimento — vidu la verkon de Miller nome Photographic History of the Civil War Vol 1 p. 31 — estas dubo ĉu li faris fotojn en la batalo. Vidu de Frassantito nome Antietam.
- ↑ La neregula nigra bordo ne aperos en la oficialaj finaj portretpresaĵoj.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Panzer, Mary (1997). Mathew Brady and the Image of History. Washington, D.C.: Smithsonian Books. ISBN 1-58834-143-7. LCC TR140.B7 P36 1997
- Wilson, Robert (2013). Mathew Brady: Portraits of a Nation. London: Bloomsbury, ISBN 978-1-62040-203-0.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- MathewBrady.com
- Mathew Brady biografio en American Memory de la Library of Congress
- Fotaro de la Enlanda Milito de Brady kaj liaj samtempuloj en American Memory
- Mathew Brady Fotoj Pli ol 6,000 fotoj disponeblaj en la Archival Research Catalog de National Archives and Records Administration
- Matthew Brady 1864 Portreto de Abraham Lincoln, Subskribita[rompita ligilo] Shapell Manuscript Foundation
- Mathew Brady's World – biografio, kronologio kaj analizo de la verkaro de Brady en la Smithsonian Institution