László Késmárky
László Késmárky | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 20-an de februaro 1893 en Budapeŝto |
Morto | 17-an de marto 1966 (73-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | vinfaristo |
László Késmárky [lAslO kEŝmArki], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Késmárky László, estis hungara vinfaristo. Lia origina familia nomo estis Kullmann.
László Késmárky[1][2] naskiĝis la 20-an de februaro 1893 en Budapeŝto, li mortis la 17-an de marto 1966 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]László Késmárky maturiĝis en komerca mezlernejo en sia naskiĝurbo en 1911, poste li laboris 2 jarojn en banko, inter 1913–1919 en financa instituto, pli poste ĝis 1926 en kooperativo pri vinoj. En tiu lasta loko li estis ankaŭ memlernanto pri vinproduktado, tial li havis postenon inter 1926–1946, poste li estis konsilisto. Lia kariero ne rompiĝis post la ŝtatiĝo, eĉ li estis postenulo jam en ŝtata entrepreno ĝis la pensiuliĝo en 1956. Foje li prelegis en hortikultura akademio. Li edziĝis dufoje pro vidviĝo, lia unua edzino naskis 2 filojn. Li ricevis solan premion en 1942.
Elektitaj taskoj, laboroj
[redakti | redakti fonton]- respondeculo pri konstruado de novaj vinkeloj
- gvidanto de kamionoj por vinliverado
- pionira laboro en seninfektigoj de vinoj kaj mostoj per ozonoj