Hank Williams
Aspekto
Hank Williams | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Hiriam Williams |
Aliaj nomoj | Luke the Drifter |
Naskiĝo | 17-an de septembro 1923 en Mount Olive |
Morto | 1-an de januaro 1953 (29-jaraĝa) en Oak Hill |
Mortokialo | Trodozo kaj kora malsufiĉo |
Tombo | Oakwood Annex Cemetery (en) |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Sidney Lanier High School (en) |
Familio | |
Edz(in)o | Billie Jean Jones (en) (1952–1953) Audrey Williams (en) (1944–1954) |
Infanoj | Hank Williams Jr. ( Audrey Williams (en) ) Jett Williams (en) , filino ( ) |
Okupo | |
Okupo | kantaŭtoro jodlanto gitaristo diskografa artisto country musician (en) kantisto surstrata artisto komponisto |
TTT | |
Retejo | http://www.hankwilliams.com/ |
Hiram "Hank" King Williams (17-a de septembro 1923 – 1-a de januaro 1953) estis usona kantisto de kontrea kaj roka stiloj, kaj estis unu el la plej influaj muzikistoj de la 20-a jarcento. Kiel ĉefa ludisto en la stilo honkitonka, li faris multajn furorajn diskojn. Li estas konata pro koncizaj kantotekstoj kaj lia poemaro estas ĉefverkaro de kontreo. Multaj transiĝis al furoraj popkantoj ankaŭ. Aliaj muzikistoj ofte faris kovraĵojn de liaj verkoj en la pop, gospela, kaj roka stiloj. Lia legendo nur grandiĝis post lia tro frua morto 29-jaraĝa. Lia filo Hank Williams Jr., lia filino Jett Williams, kaj liaj genepoj Hank Williams la 3-a kaj Holly Williams estas ankaŭ profesiaj kantistoj.