Elizabeth Barrett Browning
Elizabeth Barrett BROWNING (6-a de marto 1806 - 29-a de junio 1861) estis unu el la plej gravaj britaj poetoj de la Viktorina epoko.
La unua el dek-du gefiloj de Eduardo Mouton-Barrett kaj lia edzino Mary Graham-Clarke, ŝi naskiĝis apud la urbo Durham en la nordo de Anglio. Ŝia patro heredis bienegon en Jamajko kie sklavoj kultivis kansukeron kaj per tio iĝis tre riĉa. Dum ŝia frua infaneco li aĉetis la bienon Hope End apud Malvern, kaj tie pasis E B Browning la plejparton de sia juneco. Dum adoleskeco komencis grava pulma malsano, eble tuberkulozo, kaj poste la familio konsideris ŝin invalidino.
Ŝin hejme instruis guvernistino, tamen ŝi akiris profunan scipovon de la antikva greka lingvo per amikeco kun najboro, la blinda klerulo Hugh Stuart Boyd, kiu instigis ŝin traduki Prometeon Ligitan de Esĥilo (1833) - tradukon kiun ŝi poste kondamnis, farante novan tradukon (1850).
Eĉ antaŭ la deka naskiĝtago ŝi poete verkis. Kiam ŝi havis dek-kvar jarojn ŝia patro pagis la eldonon de epopeo La Batalo de Maratono. En 1826 aperis poemaro.
Ŝi kontraŭis la sklavecon, kvankam la liberigo de sklavoj multe malpliigis la familian enspezon. Ŝia patro vendis Hope End kaj la familio transloĝiĝis, unue al Sidmouth en Devon kaj poste al Wimpole-Strato en Londono. Tamen ŝi spertis pulman hemoragion kaj pasis tri jarojn konvaleskante ĉe Torquay en Devon. Tie, en 1840, ŝia frato Eduardo dronis pro boata akcidento kaj ŝia sano grave malpliboniĝis: post reveno al Londono, dum kelkaj jaroj ŝi malofte eliris la litĉambron.
Dume kreskegis ŝia renomo - kaj pro poemoj kaj pro eseoj pri angla literaturo kaj grekaj kristanaj poetoj. En 1838 eldoniĝis tuj laŭdata libro La Serafoj kaj Aliaj Poemoj. La eldono de plua poemaro - simple titolata Poemoj - en 1840 altiris la admiron de la poeto Robert Browning. Sekvis korespondado evoluanta en amon. Pro la forta kontraŭstaro de ŝia patro, la du poetoj sekrete edziĝis en 1846. Ili iris al Italio, kie, post restado en Pizo, ili faris hejmon ĉe Casa Guidi en Florenco, kie naskiĝis filo en 1847. Ŝi subtenis la toskanan lukton por sendependo.
En 1850 eldoniĝis poemaro enhavanta la famajn Sonetojn el la Portugala. Tiuj sonetoj uzas rimstrukturon el la sonetoj de la deksesjarcenta portugala poeto Luís Vaz de Camões, tamen la titolo ankaŭ aludas al ŝia ŝercnomo "La Portugalino". En 1861 aperis Casa Guidi Windows (Fenestroj de Casa Guidi), sekvata (1854) de la longa vers-romano Aurora Leigh, kiu traktas multajn sociajn temojn, ekz. la rolo de virinoj kaj la suferoj de malriĉuloj. En 1860 ŝi eldonis mallongan politikan poemaron, kiun multaj konsideris histeria kaj malvirineca.
Post la morto en 1861 de ŝia fratino Henrietta kaj la politikisto Camillo Benso di Cavour, denove ŝi spertis gravan malsanon. Ŝi mortis en Florenco en junio, 1861, kaj enteriĝis en la Florenca protestanta tombejo. Robert Browning redaktis ŝiajn Finajn Poemojn (1861).
E B Browning estis elstara kaj klera poeto kun granda intelekto kaj larĝaj interesoj. Ŝi traktis multajn diversajn temojn, inkl. la suferojn de homoj malriĉaj, malfortaj aŭ tirane subpremataj. Dum la deknaŭa jarcento ŝiaj verkoj estis vaste legataj. Hodiaŭ ŝi estas plej konata pro Sonetoj el la Portugala.
Pri la amindumo de Elizabeth Barrett kaj Robert Browning estas filmo, The Barretts of Wimpole Street (1934, refarita en 1957).