Casas de Haro
Casas de Haro | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Kvenko | ||
Poŝtkodo | 16611 | ||
Retpaĝaro | www.casasdeharo.com | ||
Politiko | |||
Urbestro | Pedro Jareño Paricio PP | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 885 (2013) | ||
Loĝdenso | 7,98 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 20′ N, 2° 16′ U (mapo)39.333333333333-2.2725Koordinatoj: 39° 20′ N, 2° 16′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 727 m [+] | ||
Areo | 110,88 km² (11 088 ha) | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Casas de Haro [+] | |||
Casas de Haro [kAsas deAro] (Domoj de Haro) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo.
Loĝantoj
[redakti | redakti fonton]La loĝanto nomiĝas Casasdehareño. La censita populacio en 2013 estis de 885 loĝantoj kaj la denseco estas de 7,98 loĝ/km².
Situo
[redakti | redakti fonton]Casas de Haro estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Kvenka Manĉo en la suda parto de la Provinco Kvenko lime kun la provinco Albaceto, je altitudo de 727 m; je 112 km el Kvenko, provinca ĉefurbo, je 205 km el Madrido, ŝtata ĉefurbo, je 203 km el Valencio, je 212 km el Alikanto kaj je 210 km el Murcio. La areo de ties teritorio estas de 110.88 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°19′0″N 2°16′21″Ok.
Historio
[redakti | redakti fonton]La konkero de la teritorio fare de kristanoj kontraŭ islamanoj okazis en tempo de Alfonso la 8-a en 1184, kiam li venkis en la batalo de Alarcón. Honore al sia oficiro Diego López de Haro post la batalo de las Navas de Tolosa (1212) li donacis tiun teritorion al la familio Haro, kies simboloj aperas en la ĝisnuna blazono (ruĝa bordo kun orkoloraj krucoj. La unua dokumento mencianta la lokon estas de oktobro de 1318 kaj ties moderna proklamo kiel municipo okazis en 1834.
Ekde la Hispana transiro al la demokratio la urbestroj estis Ángel Martínez Grande (PP) el 1987, dufoje, Rosa Mª Chazarra Moya (PSOE) el 1995, dufoje, Pedro Jareño Paricio[1] (PP) el 2003, trifoje[2]
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Agrikulturo (vino, aperas vinberaro en la blazono), forstado (pinoj, kiuj aperas en la blazono) kaj brutobredado (ŝafoj, kaproj, produktado de fromaĝoj) tradicie. Servoj kaj loĝejoj.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Listado de alcaldes en las elecciones del 2003. Arkivita el la originalo je 2009-12-18. Alirita 2014-01-19 .
- ↑ Listado de alcaldes en las elecciones del 2007. Arkivita el la originalo je 2010-04-11. Alirita 2021-08-11 .