Saltu al enhavo

Arne Novák

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arne Novák
Persona informo
Naskiĝo 2-an de marto 1880 (1880-03-02)
en Litomyšl
Morto 26-an de novembro 1939 (1939-11-26) (59-jaraĝa)
en Polička
Tombo Centra Tombejo en Brno Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio katolika eklezio vd
Etno ĉeĥoj vd
Lingvoj ĉeĥagermana vd
Ŝtataneco Cislajtio
Ĉeĥoslovakio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Karolo - germanistiko, Bohemistiko Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Arne Novák
Familio
Patro Josef Novák (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Teréza Nováková Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Theodor Eduard Arnošt Novák (en) Traduki kaj František Vladimír Novák (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Jiřina Nováková (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Radovan Novák (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto
lingvisto
bohemisto
germanisto
filologo
instruisto
universitata instruisto
literaturkritikisto
literaturhistoriisto
pedagogo
redaktoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Eduka sistemo, literatura kritiko, historio de literaturo, lingvoscienco, Bohemistiko, germanistiko kaj literaturo Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Brno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Arne NOVÁK, propranome Arnošt František Marie Novák (naskiĝis la 1-an de marto 1880 en Litomyšl – mortis la 26-an de novembro 1939 en Polička) estis ĉeĥa literatura kaj vidarta historiisto kaj kritikisto, bohemiisto kaj germanisto. En 1921 aperis lia supervido pri la ĉeĥa literaturo esperantlingve.

Li devenis el sep infanoj de mezlerneja instruisto d-ro Josef Novák kaj verkistino Teréza Nováková. Liaj ses gefratoj mortis en junaĝo.

Li lernis en gimnazio de Litomyšl, ekde 1895 en Prago kaj abiturientiĝis en 1898. En la jaroj 1898-1902 li studis germanistikon kaj bohemiistikon ĉe Karola Universitato. En 1901 li restadis ĉe universitato en Berlino, en 1904 ĉe universitatoj de Munkeno kaj Hajdelbergo. Poste li laboris kiel mezlerneja instruisto en Prago kaj Kutná Hora. En 1906 li docentiĝis pri la germana literaturo ĉe la Karola Universitato kaj en 1910 ankaŭ pri la ĉeĥa literaturo. En 1920 li fariĝis profesoro pri ĉeĥa literaturo ĉe Masaryk-Universitato en Brno kaj en 1921 li translokiĝis al Brno. En la jaroj 1924-1925 li estis dekano de la Filozofia Fakultato ĉe Masaryk-Universitato. En la jaroj 1938 kaj 1939 li estis elektita kiel rektoro. Lian nomon portas la strato, kie havas sidejon la Filozofia Fakultato de Masaryk-Universitato.

Pro siaj meritoj pri la historioj de la ĉeĥa kaj germana literaturoj li estis elektita kiel membro de Ĉeha Akademio de Sciencoj kaj Artoj (la 27-an de januaro 1936), de Reĝa Ĉeĥa Societo de Sciencoj (la 14-an de januaro 1931), kaj de Praga lingvoskolo (junie 1936). Ekde 1921 li laboris en redakcio de Lidové noviny (Popola Gazeto), kunlaboris ankaŭ kun gazetoj Volné směry, Pestrý týden, Lumír, Rozhledy kaj aliaj.

Familia vivo

[redakti | redakti fonton]

En 7-an de julio 1908 li edziĝis al Jiřina Haaszová (1887-1977), filino de tradukisto Jaroslav Haasz (1860-1939). Al la geedzoj naskiĝis filo Radovan, kiu mortis en la dua gimnazia klaso.

Li estis tre klera, en lia verkaro estas evidentaj kapabloj analizaj kaj taksaj. Instruis lin František Xaver Šalda, Jaroslav Vlček kaj Josef Pekař.

Literatura scienco

[redakti | redakti fonton]
  • Přehledné dějiny literatury české (Sinoptika historio de ĉeĥa literaturo – plurfoje eldonitaj inter 1910-1922)
  • Kritika literární (Literatura kritiko, 1916 kaj 1925)
  • Zvony domova (Sonoriloj de la hejmo, 1916, eseoj pri ĉeĥaj verkistoj)
  • Duch a národ (Spirito kaj nacio, 1936)
  • Nosiči pochodní (Portantoj de torĉoj – eseoj)
  • Literární atlas československý (kunaŭtoro de 2-voluma literatura ĉeĥoslovaka atlaso)

Monografioj

[redakti | redakti fonton]

Vidartoj kaj arkitekturo

[redakti | redakti fonton]
  • T. V. Šimon: Praha. (25 kvin akvafortoj, 1911)
  • Praha barokní (Prgo baroka, 1915, 1921)
  • Podobizny žen (Portretoj de virinoj, 1918)
  • Jaroslav Veris (1927)
  • Brno (Ciklo de akvafortoj, 1928)
  • M. Švabinský. Hlavy známé i neznámé (Max Švabinský, kapoj konataj kaj nekonataj, 1928)
  • Dílo Václava Rabasa 1908–1941. (Desegnoj kaj skulptaĵoj de Václav Rabas, 1942)

En Esperanto aperis

[redakti | redakti fonton]
  • Ĉeĥa literaturo laŭ la birdperspektivo (tr. Vincenc Kroužil, 1921)
  • Ĉeĥa Vikipedio