Saksio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Saksio (apartigilo) |
Saksio aŭ Saksujo estas federacia lando en la sudorienta parto de Germanio. Ĝia oficiala nomo estas Freistaat Sachsen (Freistaat = Republik = respubliko). Al Saksio limas la germanaj federaciaj landoj Brandenburgio (norde), Saksio-Anhalto (norde kaj nordokcidente), Turingio (okcidente), Bavario (sudokcidente) plus la ŝtatoj Ĉeĥio en la sudo kaj Pollando en oriento. Ĝi havas areon de 18 413 kvadrataj kilometroj kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 4 086 152 loĝantojn.
Saksio | |||||
---|---|---|---|---|---|
germane Sachsen aŭ Freistaat Sachsen, suprasorabe Swobodny stat Sakska | |||||
Federacia lando | |||||
Elaviadila foto de urbo Dresdeno | |||||
Flago | Blazono | ||||
federacia lando [+] | |||||
| |||||
Oficiala nomo: Freistaat Sachsen | |||||
Lando | Germanio | ||||
Federacia lando | Saksio | ||||
Distriktaroj | Dresden (ĝis la 1-a de marto 2012), Chemnitz, Leipzig | ||||
Distriktoj | 10 - Bautzen - Ercmontaro - Görlitz - Leipzig - Meißen - Mittelsachsen - Nordsachsen - Sächsische Schweiz-Osterzgebirge - Vogtland - Zwickau |
||||
Historiaj regionoj | 4 |
||||
Montaroj | Ercmontaro, Elba Grejsmontaro, Luzacia Montaro | ||||
Najbaras kun | 9 - Turingio Germanio - Saksio-Anhalto Germanio - Brandenburgio Germanio - Lubuŝa Provinco Pollando - Malsuprasilezia Provinco Pollando - Regiono Karlovy Vary Bohemio - Regiono Ústí nad Labem Bohemio - Regiono Liberec Bohemio - Bavario Germanio |
||||
Riveroj | 5 |
||||
Supermara alteco | 342 m ü. NHN [+] | ||||
Ĉefurbo | Dresdeno | ||||
- koordinatoj | 51° N, 14° O (mapo)51.0513.733333333333 | ||||
Plej alta punkto | Fichtelberg [+] | ||||
- koordinatoj | 50° N, 13° O (mapo)50.42944444444412.954166666667 [+] | ||||
Akvokolektejo | 18 415,66 km² (1 841 566 ha) [+] | ||||
Areo | 18 413,91 km² (1 841 391 ha) | ||||
Loĝantaro | 4 086 152 (decembro 2022) | ||||
Denseco | 221,9 loĝ./km² | ||||
Malneta enlanda produkto | 134,511 Mrd. EUR (2021) | ||||
Ŝuldoj | 5,552 Mrd. Euro (31-a de marto 2022) | ||||
Senlaboreco | 6,2 % (decembro 2023) | ||||
Regantaj partioj | CDU, Verduloj kaj SPD | ||||
Ministroprezidanto | Michael Kretschmer (CDU) (ekde ) |
||||
Prezidento de federacilanda parlamento | Matthias Rößler (CDU) | ||||
Parlamento | |||||
El 119 seĝoj ricevas: | |||||
Lasta baloto | 1-a de septembro 2019 | ||||
Sekvonta baloto | 1-a de septembro 2024 | ||||
Reprezento en Federacia Konsilio | 4 | ||||
Horzono | MET (UTC+1) | ||||
- somera tempo | MEST (UTC+2) | ||||
ISO 3166 | DE-SN | ||||
Aŭtokodoj | Listo de aŭtokodoj | ||||
Landa Eo-asocio | Saksa Esperanto-Ligo | ||||
|
|||||
|
|||||
Saksio | |||||
Vikimedia Komunejo: Saxony | |||||
Retpaĝaro: sachsen.de | |||||
La nomo "Saksio" venas de la saksoj, antikva tribo kiu vivis en la nordokcidenta parto de la nuntempa germana teritorio, en la nuna Malsupra Saksio. Ili estis unu el la triboj kiuj konkeris Anglion kaj kunmergiĝis tie kiel Anglosaksoj. La nomo de la iama tiea duklando ŝoviĝis sudorienten, al la nuna Saksio, kiu tamen neniam estis loĝloko de la origina tribo kies nomon ĝi nun portas.
Saksio estas unu el la kvin t.n. Novaj federaciaj landoj de Germanio, kiuj apartenis al Germana Demokratia Respubliko de 1949 ĝis 1990 kaj aliĝis al Federacia Respubliko Germanio en la Germania reunuiĝo en 1990.
Urboj kaj geografio
redaktiRango | Urbo | Loĝantaro |
---|---|---|
1 | Lepsiko | 531,582 |
2 | Dresdeno | 530,754 |
3 | Chemnitz | 242,022 |
4 | Zwickau | 91,564 |
5 | Plauen | 63,967 |
6 | Görlitz | 54,042 |
7 | Freiberg | 40,268 |
8 | Bautzen | 39,607 |
9 | Freital | 39,276 |
10 | Pirna | 37,645 |
-
Ŝtata ĉefurbo, Dresdeno
-
Rigardo super centro de Lepsiko
-
Chemnitz, rigardo super Falkeplatz
-
Ĉefa merkato de Zwickau
-
Historia urbo Görlitz
Annaberg-Buchholz, Bad Schandau, Brand-Erbisdorf, Flöha, Görlitz, Hohnstein, Hoyerswerda, Kamenz, Löbau, Meißen, Mittweida, Radebeul, Tharandt, Zittau, Zöblitz
Administra strukturo
redaktiDistriktaroj (Regierungsbezirke)
redaktiSaksio ĝis la 1-a de marto 2012 estis dividita en tri administraj distriktaroj: Dresden, Chemnitz kaj Leipzig.
Distriktoj (Landkreise)
redaktiEn Saksio ekzistas 10 distriktoj (Landkreise) kaj 3 eksterdistriktaj urboj[1].
- Bautzen
- Ercmontaro
- Görlitz
- Leipzig
- Meißen
- Distrikto Centra Saksio (Mittelsachsen)
- Distrikto Norda Saksio (Nordsachsen)
- Distrikto Saksa Svislando-Orienta Ercmontaro (Sächsische Schweiz-Osterzgebirge)
- Vogtland
- Zwickau
- Dresdeno (ĉefurbo de la federacia lando, dua plej granda urbo)
- Lepsiko (laŭ loĝantaro plej granda urbo de Saksio)
- Chemnitz (tria plej granda urbo de Saksio)
Komunumoj
redaktiSaksio konsistas el 497 politike sendependaj komunumoj (2008-04-01). Inter ili estas: 7 eksterdistriktaj urboj, 171 urboj, kiuj apartenas al distrikto (el inter ili 36 "grandaj distriktaj urboj" kun pli ol 20.000 loĝantoj) kaj 319 pliaj neurbaj komunumoj. La urbaj kaj neurbaj komunumoj ofte fondis komunumarojn por pli efika plenumado de administraj taskoj.
Komparu kun: Listo de la komunumoj en Saksio
Luzacio
redaktiLa Luzacia lignita regiono - germane Lausitzer Braunkohlerevier, suprasorabe Łužiski brunicowy rewěr - estas lignito(=brunkarbo)-minada teritorio en la sudoriento de la federacia lando Brandenburgio kaj en la nordoriento de la federacia lando Saksio.
Loĝantaro
redaktiParolmaniero
redaktiLa suprasaksa germana dialekto (germane Obersächsisch) estas orienta centreja germana dialekto parolata en granda parto de la moderna federacia lando Saksio kaj en la apudaj partoj de Saksio-Anhalto kaj Turingio. Kvankam ordinarlingve nomata "la saksa" (germane Sächsisch), ĝi estas malsama al la malsuprasaksa dialektogrupo de la platgermana lingvo en norda Germanio. La suprasaksa estas proksime ligita al la turingia dialekto parolata en la okcidente najbaraj regionoj[2].
Vidindaĵoj
redaktiNotoj
redakti- ↑ Sächsisches Kreisgebietsneugliederungsgesetz Arkivigite je 2012-11-03 per la retarkivo Wayback Machine (PDF, 1,1 MB) germane
- ↑ Ludwig Erich Schmitt (eld.): Germanische Dialektologie ["ĝermana dialektologio"]. Eldonejo Franz Steiner, Wiesbaden 1968, paĝo 143 germane