Lignano Sabbiadoro
Lignano Sabbiadoro (elp. linjano sabjadoro, en Esperanto: "Linjano orsabla", Lignan en la friula) estas urbo kaj municipo ene de la provinco Udine, en la regiono Friulo-Venecio Julia de nord-orienta Italio, kiu ekde aprilo 2018 ne plu estas oficiala administra unuo - nun la loko formale apartenas al administra unuo nomata 'malcentra regiona unuo Udine'. Ĝi estas unu el la ĉefaj someraj feriejoj en norda Italio kaj ĉe la Adriatika marbordo.
Lignano Sabbiadoro | |||||
komunumo de Italio vd | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Ŝtato | Italio | ||||
Regiono | Friulo-Venecio Julia | ||||
Provinco | UD Udine | ||||
Geografia situo | 45° 41′ N, 13° 7′ O (mapo)45.68333333333313.116666666667Koordinatoj: 45° 41′ N, 13° 7′ O (mapo) | ||||
Alto super marnivelo | 5 m | ||||
Areo | 16 km² | ||||
Loĝantaro | 6842 (2023) | ||||
Loĝdenso | 436 loĝantoj/km² | ||||
Najbaraj komunumoj | Latisana, Marano Lagunare kaj San Michele al Tagliamento (VE) | ||||
Patrono | Don Bosco | ||||
Festa tago | 31-a de januaro | ||||
Nomo de loĝantoj | lignanesi | ||||
Poŝtkodo | 33054 | ||||
Imposta kodo | E584 | ||||
Kodo laŭ ISTAT | 030049 | ||||
Telefona prefikso | 0431 | ||||
Estro | |||||
Retpaĝo | Oficiala retejo | ||||
Fine de 2023 en la municip vivis 6 842 loĝantoj. Najbaras la komunumoj Latisana, Marano Lagunare kaj San Michele al Tagliamento (VE).
Geografio
redaktiLignano Sabbiadoro lokiĝas sur verda duoninsulo proksimume 50 kilometrojn de Udine kaj je 90 kilometroj de Venecio kaj Triesto.
Turismo
redaktiLignano Sabbiadoro estas konata pro turismo. La komunumo fanfaronas pri la Blua Flago, premio donita de la Fondaĵo por Media Edukado (FEE) al la plej bonaj eŭropaj marbordaj feriejoj.
Kristana patrono estas la sanktulo Don Bosco, kies komuna memortago sekve estas la komunuma festotago.
Jaĥthaveno
redaktiLignano estas la plej granda jaĥthaveno en Italio kaj eĉ inter la plej grandaj en Eŭropo, havante pli ol 5 000 lokojn.
Fervojo
redaktiLa municipo estas servata de la stacidomo Latisana-Lignano-Bibione, situanta sur la fervoja linio Venecio-Triesta, situanta en la proksima Latisana kaj ligita al Lignano per buso kaj la dediĉita servo "LignanoLink" kiu ligas Lignanon kun ununura vojaĝsolvo al la nacia fervoja reto. La fervoja stacio Latisana estas servita per regionaj kaj longdistancaj ligoj.
Lingvoj kaj dialektoj
redaktiEn Lignano Sabbiadoro, apud la itala lingvo, la loĝantaro parte uzas la friulan lingvon. La venecia lingvo ankaŭ estas precipe uzata kaj komprenata fare de la loĝantaro.
Laŭ rezolucio n-ro. 2680 de la 3-a de aŭgusto 2001 de la Registaro de la Aŭtonoma Regiono de Friuli-Venecio Julia, la Municipo estas inkluzivita en la teritoria areo de protekto de la friula lingvo por apliki la leĝon 482/99, regionan leĝon 15/96 kaj regiona leĝo 29/ 2007
Esperanto
redaktiDum Pasko 1998 okazis tie la 22-a kaj dum Pasko 2007 la 31-a Internacia Junulara Festivalo organizata de Itala Esperantista Junularo. En aŭgusto 2023 okazas en la vilaĝo Bella Italia kadre de la komunumo Lignano Sabbiadoro la 79-a Internacia Junulara Kongreso (IJK) de TEJO kaj samtempe la internacia kongreso de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI).