Han Moo-hyup
korea generalo (1923 - )
HAN Moo-hyup (koree 한무협; naskiĝis la 22-an de aŭgusto 1923 en Pjongjango — mortis la 22-an de aŭgusto 2017 en Bundang) estas korea honora membro de UEA.
Han Moo-hyup | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de aŭgusto 1923 en Pjongjango |
Morto | 22-an de aŭgusto 2017 (94-jaraĝa) en Bundang |
Lingvoj | Esperanto • korea |
Loĝloko | Seulo |
Ŝtataneco | Sud-Koreio |
Alma mater | Nacia Defenda Universitato Koreia Oficira Akademio Universitato Dankuk |
Infanoj | 5 |
Okupo | |
Okupo | esperantisto entreprenisto oficiro |
Li estas emerita generalo. Post la retiriĝo el la armeo, li estris asekur-kompanion dum 15 jaroj kaj fondis (1979) Korean Katolikan Entreprenistan Asocion. En 1976 li private fondis la revuon La Espero el Koreio (1976-1994), kiu grave kontribuis al la firmigo de Esperanto en Koreio. Li kuniniciatis la unuiĝon de Korea E-Asocio kaj Korea E-Centro. Han prezidis Korean E-Asocion dufoje (1978-81 kaj 1991-94) kaj nun estas ĝia honora prezidanto. Li ofte rolis kiel la ĉefa mecenato de la korea E-movado. Dumviva membro de KEA kaj de UEA, li motoris la 79-an UK-on en Seulo kiel LKK-estro.
Trovu « Han Moo-hyup » inter la Vizaĝoj de homoj rilataj al la ideo «Internacia Lingvo» |