George Lucas
George Walton LUCAS (filo) [ĝorĝ lukas] (naskiĝis la 14an de majo, 1944) estas usona filmisto, fama pro sia epopeecaj filmserioj Star Wars ("Stelaj Militoj" esperante) kaj Indiana Jones. Star Wars, de 1977, kelkaj konsideras esti la unua filmo de la "alta koncepto", kvankam aliaj opinias ke la unua fakte estis Jaws de Steven Spielberg.
George Lucas | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | George Walton Lucas Jr. |
Naskiĝo | 14-an de majo 1944 (80-jaraĝa) en Modesto |
Lingvoj | angla |
Loĝloko | kantono Marin |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Universitato de Suda Kalifornio - filmmaking (en) (1967–1967) Thomas Downey High School (en) USC School of Cinematic Arts (en) Downey High School (en) Modesto Junior College (en) |
Familio | |
Edz(in)o | Mellody Hobson (en) (2013–) Marcia Lucas (en) (1969–1983) |
Infanoj | Amanda Lucas (en) Katie Lucas (en) |
Parencoj | Katie Lucas (en) (adoptita filino) Amanda Lucas (en) (adoptita filino) |
Okupo | |
Okupo | filmproduktoro sciencfikcia verkisto verkisto filmaktoro entreprenisto plenuma produktoro reĝisoro aktoro ĉefkameraisto filmreĝisoro scenaristo artkolektanto filmmuntisto produktoro |
Verkoj | American Graffiti THX 1138 Star Wars |
Lucas naskiĝis en Modesto, Kalifornio kaj studis kinarton dum la 1960aj jaroj en Los-Anĝeleso ĉe la Universitato de Suda Kalifornio, unu el la plej fruaj universitatoj havantaj studprogramon dediĉitan al kinarto. Tie li kreis diversajn mallongajn filmojn, inkluzive la fruan version de 'THX 1138. Post diplomiĝo li fondis la filmproduktejon American Zoetrope kune kun Francis Ford Coppola, celante liberan medion en kiu filmistoj faru filmojn sen la subprema regado de la studiosistemo de Holivudo. La plano iomete fiaskis, sed pro la sukceso de siaj filmoj American Graffiti kaj Star Wars, Lucas starigis propran studion, Lucasfilm, en Kantono Marin en sia hejma norda Kalifornio, for de la influo de Holivudo. La filioj de Lucasfilm (Skywalker Sound pri sono, Industrial Light and Magic pri optikaj efektoj kaj trukoj) fariĝis tre respektataj firmaoj en siaj fakoj.
Filmaro
redakti- THX 1138 - direktoro, redaktinto, verkinto
- American Graffiti - direktoro, verkinto
- Star Wars filmserio*
- The Phantom Menace (1999) - direktoro, verkinto
- Attack of the Clones (2002) - direktoro, verkinto
- Revenge of the Sith (2005) - direktoro, verkinto
- Star Wars Episode IV: A New Hope (1977) - direktoro, verkinto
- The Empire Strikes Back (1980) - ĉefproduktisto, kunverkinto
- Return of the Jedi (1983) - ĉefproduktisto, kunverkinto
- Filmserio Indiana Jones (ĉefproduktisto, kunredaktinto, kunverkinto
- Hook, 1991