Allan KARDEC, realnome: Hippolyte Leon Denizard RIVAIL (3-an de Oktobro 1804 en Lyon, Francio31-an de marto 1869) estis grava edukisto de la 19-a jarcento. Studinte en la Lernejo de Pestalozzi en Yverdon, Svisio, li regis multajn sciencojn kaj lingvojn. Kiam liaj studoj finiĝis, li decidis disvastigi la Metodon de Pestalozzi en Francio. Membro de multaj akademioj kaj aŭtoro de diversaj verkoj, li studadis per sciencaj metodoj strangajn fenomenojn kaj manifestiĝojn, kiel la t.n. turniĝantajn tablojn, aŭ dancojn de la tabloj, la neklarigeblajn moviĝojn de objektoj, eltrovante kiel ilian kaŭzon unu forton de la naturo ĝis tiam ne konsideratan: la spiritojn. Per diversaj mediumoj (personoj kapablaj kontakti la Spiritojn kaj ricevi iliajn mesaĝojn) li studadis la nevideblan mondon, la kaŭzojn de la homa sufero kaj la kialon de la vivo.

Hippolyte Leon Denizard Rivail
Persona informo
Allan Kardec
Naskonomo Hyppolite Léon Denizard Rivail
Naskiĝo la  3-an de oktobro 1804 (nun 1804-10-03)
en Lyon, Francio
Morto la 31-an de marto 1869 (64‑jara)
en Parizo, Francio
Mortis per Enkrania aneŭrismo Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Tombejo Père-Lachaise, 44 48° 51′ 44″ Nordo 2° 23′ 40″ Oriento / 48.86233 °N, 2.39439 °O / 48.86233; 2.39439 (mapo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Nacieco Franco
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Allan Kardec
Familio
Edz(in)o Amélie Gabrielle Boudet
Profesio
Alia nomo Allan Kardec
Okupo Edukisto, pedagogo
Laborkampo Spiritismo Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Temoj Spiritualismo, scienco
Literatura movado Spiritismo
Verkoj La Libro de la Spiritoj, La Libro de la Mediumoj, La Evangelio laŭ spiritismo, La Ĉielo kaj la Infero, La Genezo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Verkoj

redakti

Li publikigis la unuan spiritisman verkon la 18-an de aprilo 1857, nome La Libro de la Spiritoj - deirpunkto de la Spiritisma Doktrino aŭ spiritismo (neologismo kreita de li, kiu traktas pri "la senmorteco de la animo, la naturo de la Spiritoj kaj ties rilatoj kun la homoj, la moralaj leĝoj, la nuntempa vivo, la estonta vivo kaj la estonteco de la homaro"). Li ne atribuis al si la aŭtorecon, sed al la Superaj Spiritoj. Li kolektis kaj ordigis iliajn instruojn, kio klarigas la motivon uzi pseŭdonimon. Poste aliaj verkoj estis publikigitaj, interalie nome: La libro de la spiritoj, La Libro de la Mediumoj, La Evangelio laŭ spiritismo, La Ĉielo kaj la Infero, La Genezo, Kio estas spiritismo?, Spiritisma Vojaĝo en 1862 kaj la Spiritisma Revuo, monata periodaĵo, kiun li redaktis dum pluraj jaroj. Tiuj verkoj (escepte de la Spiritisma Revuo) aperis esperantlingve per la eldonejo de Brazila Spiritisma Federacio. Post lia morto aperis Posteumaj Verkaĵoj.

En Esperanto aperis

redakti

Recenzoj

redakti

Pri Preĝlibro por Spiritistoj


 
 

"Kristanoj, Hebreoj, aŭ Mahometanoj,
Ni ĉiuj de Di’ estas filoj”.

Tiuj vortoj de Zamenhof esprimas la fundamenton de Spiritismo, kaj la "Preĝo sub la Verda Standardo” estas taŭge aldonita al la aliaj simile larĝanimaj preĝoj en libro kiu deklaras, ke Dio akceptas ĉiajn preĝojn, se nur ili estas sinceraj. Plejparte la preĝoj mem tre taŭgas por universala uzo; sed la antaŭparoloj malkaŝe baziĝas sur la instruoj de Jesuo, ekzemple amo al la proksimulo, ĉi tio ja povas esti koncepto universala ; tamen, se servas al la celo tiel citi el sankta libro, helpus al pli da homoj ĉerpi el tiuj de aliaj religioj ankaŭ. La verko estas interesa al nespiritistoj ĉar ĝi trafe montras la profundan efikon al la mensa stato akcepti kiel pruvitajn faktojn, ekzemple, ke la komuna sorto de homoj estas vivadi post morto ; ke mortintoj povas nin kontakti; ke spiritoj pense influas al ni kaj ni al ili ; ke ni povas esti protektataj, kuracataj, kaj multmaniere helpataj, rekte de la spirita mondo. La lingva stilo estas plua kaj agrabla, kaj la libro sukcesas en tio, kio, laŭ ĝi, estas la grava celo de preĝado; pripensigi la preĝanton, kaj levi ties animon al Dio. 
— H. W. Holmes. La Brita Esperantisto n487-488_nov-dec 1945

Pri Enkonduko en la Studadon de la Spiritisma Doktrino

 
 Jen eltiraĵo el la verko La Libro de la Spiritoj, ĉi celas resumi la esencon de la spiritisma doktrino ; montri, ke kredo al ĝi estas afero racie defendebla kaj perfakte subtenebla ; kaj forigi oftajn dubojn. Oni komencas per zorga difino de kelkaj terminoj. Kiel polemikaĵo la verko atingas altan nivelon kaj lasas bonan impreson. De lingva vidpunkto la traduko estas bonega kaj tute modela (fenomeno, ho ve ! nur tro malofta !). En listo de korektendaĵoj oni aldonis ankoraŭ kelke da sendubaj plibonigoj. Al la tradukinto kaj eldonejo koran gratulon ! 
— La Brita Esperantisto n. 493-494 maj-jun 1946

Pedagogiaj verkoj

redakti
 
Plano por la Plibongado de la Publika Instruo (1831)

Li revenis al Francio en 1824 kaj ekloĝis en Parizo. Tiam, en la aĝo de 20 jaroj, li publikigis la verkon Praktika Kurso kaj Teorio pri Aritmetiko.[2] Sur la unua paĝo legeblas "laǔ la metodo de Pestalozzi". Li publikigis i.a. ankaŭ:[3]

  • Klasika Franca Gramatiko (1831)
  • Manlibro de la Ekzamenoj por Kapablo-atestaj Titoloj (1846)
  • Programo de la Ordinaraj Kursoj de Kemio, Fiziko, Astronomio kaj Fiziologio (1846)
  • Gramatika Katekismo de la Franca Lingvo por la Komencantaj Lernantoj de la lingvo (1848)
 
Tombo de Allan Kardec en la Tombejo Père-Lachaise en Parizo

Referencoj

redakti
  1. Tradukis Ismael Gomes Braga, eld. Federação Espírita Brasileira, 1945(?)
  2. Formato in-12, 624 paĝoj, presita de Pillet-âine
  3. Laǔ la libro Historia kaj Doktrina Panoramo de la Spiritisma Kodigado, publikigita en Brazilo, en 2007, memeldono de Urba Spiritisma Alianco de Uberlândia

Literaturo

redakti

Pri Allan Kardec oni legas i.a. en la jenaj verkoj:

  • portugale WANTUIL, Zêus e THIESEN, Francisco. Allan Kardec (detala biografia esploro), 2 volumoj. Rio de Janeiro: Brazila Spiritisma Federacio, 1979
  • esperante PLURAJ AŬTOROJ. Historia kaj Doktrina Panoramo de la Spiritisma Kodigado, dulingva eldono. Uberlândia: Urba Spiritisma Alianco, 2007
  • portugale MOREIL, André. Vida e Obra de Allan Kardec [Vivo kaj Verko de Allan Kardec] (tradukita de Miguel Maillet, kontrolita de J. Herculano Pires). São Paulo: Edicel, 1986

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti