Aleksej Abrikosov
Aleksej Abrikosov (ruse Алексей Абрикосов) estas teoria fizikisto, kies ĉefa kontribuo estis al la kampo de la fiziko de kondensita materio. Pli detale, Abrikosov malkovris la maniero laŭ kiu magneta flukso povas penetri superkonduktaĵon. La fenomeno sciiĝas kiel tipa II superkonduktiveco kaj la akompananta aranĝo de magnete fluksaj linioj sciiĝas kiel Abrikosova vorteksa latiso.
Li estas membro de la Fako pri Materia Scienco ĉe Argona Nacia Laboratio.
Li estas kun-ricevinto de la 2003-a Nobel-premio pri fiziko kun Vitalij Ginzburg kaj Anthony Leggett.
Eksteraj ligiloj
redakti- http://www.msd.anl.gov/groups/cmt/people/abrikosov.html Arkivigite je 2002-08-29 per la retarkivo Wayback Machine
- http://phys.unn.ru/Gazeta/03 Arkivigite je 2005-05-22 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.russie.tv/article.php3?id_article=855 Arkivigite je 2005-11-03 per la retarkivo Wayback Machine